Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

gare

Aronnax
La stacidomo de Amieno

Nautilus kaj la terura oktopodo Kraken

Mi estas Pierre Aronnax kaj io vere eksterordinara okazis al mi.

Ŝiprompinte, mi estis prenita en submarŝipon nomatan Nautilus. Ĝia kapitano, kiu prezentis sin sub la nomo Nemo (tiu vorto signifas «neniu» en la latina), konigis al mi la sekretojn de la subakva mondo, ĝiajn mirindaĵojn kaj monstrojn. Unu el la monstroj estis aparte impresa. Ĉu vi jam aŭdis pri la legenda Kraken, tiu giganta polpo, kiu kapablas treni ŝipon sub la maron per siaj tentakloj kun suĉteniloj? Nu! La submarŝipo Nautilus iĝis preskaŭ ĝia viktimo. La renkontiĝon kun tiu monstro mi neniam forgesos.

Vi do facile komprenas, kial mi estas tiel fiera, ke mia nomo estis elektita por tiu vojaĝo tra la urbo Amieno. Ankaŭ vi spertos renkontiĝojn kaj aventurojn dum via vojaĝo en Amieno. Mi garantias al vi, ke ili ne estos danĝeraj. Promeso de esperantisto!

Lasu min alporti klarigon: mi estas protagonisto de romano, tion vi certe jam divenis. Mi aperas en la romano Dudek mil leŭgoj sub la maroj, kaj la persono, al kiu mi ŝuldas mian ekziston nomiĝas Jules Verne. Kaj krome, mi estas privilegiulo ĉar la ilustristoj de tiu romano desegnis min kun la vizaĝaj trajtoj de Jules Verne mem.

gare d'amiens

traduction réalisée par l'association Esperanto 80