Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

CE

Aronnax
ŝparkaso

La asocia vivo de Jules Verne

Dum la 34 jaroj pasigataj en Amieno, mi aktive partoprenas en la asocia vivo de la urbo. Jam en 1872 mi estis akceptita en la Akademio de Amieno.

 

En 1895, mi estis nomumita administranto de la Ŝparkaso de Amieno. Tie mi garantiis la mondeponaĵojn. Tiutempe, la konstruaĵo de la Ŝparkaso situis 19, strato de la République, nomata strato des Rabuissons. De 1898 ĝis 1904, mi estis membro de la konsilio de la direktoroj, kaj la 2an de majo 1898, mi prezentis la raporton pri la tutaj operacioj de la Kaso dum la antaŭa jaro. Mi forlasis tiujn oficojn en 1904 pro mia granda aĝo kaj mia malbona vidpovo.

 

En 1889, mi aliĝis al la Industria Societo de Amieno, fondita en 1861 de fabrikistoj de teksaĵoj por promocii la regionan industrion; unu el ĝiaj iniciatintoj estas la inĝeniero Edouard Gand, unu el miaj plej bonaj amikoj en Amieno. Mi ŝatas frekventi la riĉan bibliotekon de tiu ĉi asocio, ĉe n-ro 29 strato de Noyon.

 

Same, mi estas membro de la hortikultura societo, kie mi faris du paroladojn ĉe la jarkunvenoj en 1891 kaj 1894.

 

Ekde februaro 1903, de la kreo de la asocio Grupo Esperantista de Amieno, mi estas honorprezidanto de la loka asocio. Mi komencis krei romanon nomatan Studvojaĝo, en kiu mi reliefigas la avantaĝojn de la lingvo internacia Esperanto.

10 Caisse épargne

traduction réalisée par l'association Esperanto 80