Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

HDV

Aronnax
la urbodomo

Jules Verne elektita konsilisto de Amieno

Mi estas municipa konsilisto de Amieno dum 16 jaroj de 1888 ĝis 1904, kaj mi do regule vizitas ĉi tiun urbodomon konstruitan en la 18-a jarcento sur la fundamento de pli malnova konstruaĵo, kaj plurfoje pligrandigita kaj modifita.

 

En 1888, mi proponas al Frédéric Petit, la urbestro kun finiĝanta mandato, aperi en lia nova listo. Post vigla kampanjo, mi estas elektita kiel membro de la 4-a komisiono, kiu okupiĝas pri kulturaj kaj sociaj aferoj: Publika edukado, Muzeo, Bibliotekoj, Teatro, Publikaj festivaloj, Stratnomado, Publika helpo. Mi ankaŭ prenas sur min sociajn respondecojn ĉe la Lerneja Fonduso kaj la Bonfara Oficejo.

 

Kiel respondeculo pri la financa kontrolo de la teatro, mi estas ankaŭ komisiita pri la foiroj, kaj mi inaŭguris la novan municipan cirkon en 1889.

 

Dum mia elektmandato, mi multe interesiĝas pri urboplanismo, kaj mi klopodas konservi la estetikan kvaliton de la civito. Mi ĉiam zorge klarigas la demandojn por plenscie preni adekvatajn decidojn. Tiu aktiveco estas impona pro kunvenoj preskaŭ ĉiutage, tamen mi ĝuas tion kaj el ĝi mi inspiriĝas por iuj romanoj.

 

Hodiaŭ, akceptosalono de la urbodomo portas mian nomon.

11 hdv

traduction réalisée par l'association Esperanto 80