Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

ancien théâtre

Aronnax
La malnova teatro

Jules Verne dramisto

Mia literatura kariero debutas en la teatro. Sola aŭ kun aliaj verkistoj (Dumas la filo, Michel Carré, Charles Wallut), mi verkis tridekon da teatraĵoj de 1848 ĝis 1860. Ok el ili estis ludataj en la Lirika Teatro. Kiam mi turnis min al la romano en 1862, mi tamen daŭre skribis por la scenejo. Poste, kun Adolphe d’Ennery, mi adaptis kelkajn el miaj romanoj, precipe Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj (1874) kaj Michel Strogoff (1880), kiuj estis transformitaj en teatraĵojn spektakloriĉajn kun specialaj efektoj.

 

Ekde mia alveno en Amieno en 1871, mi asidue frekventas la Teatron. De 1883, mi estas membro de komisiono de dek «kutimintoj» por decidi pri dungoj de aktoroj. Poste, post mia elekto en 1888 al la municipa konsilio, mi pli forte okupiĝis pri teatraj aferoj kaj verkis dek jarraportojn pri ĝiaj aktivaĵoj.

 

Estiel konsilisto, mi ofte iras al la teatro kun mia edzino Honorine. Mi eĉ povis spekti la prezentadon de miaj propraj teatraĵoj: adaptadoj de Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj (1877 kaj 1880) kaj Michel Strogoff (1882, 1893 kaj 1900), sed ankaŭ miaj fruaj verkoj, kiel Dekunutaga sieĝo (1880), kaj Nevo el Ameriko (1888).

12 théâtre

traduction réalisée par l'association Esperanto 80