Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

Square JB ie

Aronnax
La skvaro Jules Boquet

La legantaro de Jules Verne

Jules Verne ne ĉiam estis agnoskita kiel verkisto! En lia tempo, la scienca aspekto de liaj romanoj igis kelkajn kritikistojn aserti, ke ili ne rilatas al literaturo. Poste, ili estis klasifikitaj kiel porjunulara literaturo. Tamen, Jules Verne kaj lia eldonisto Hetzel intencis allogi vastan legantaron, kaj junulojn kaj ankaŭ gepatrojn. Al ĉiu leganto, liaj libroj alportas la plezuron de aventuro kaj ekzotismo, elstarigante la malkovrojn kaj gravajn okazintaĵojn de lia epoko.

 

Ĝuste en la dudeka jarcento, post la morto de Jules Verne kaj la malapero de la eldonentrepreno Hetzel, aĉetita de Hachette, estiĝis miskompreno: la romanoj de Jules Verne estis haveblaj nur en la “Verda Biblioteko”, infanlibrokolekto.

 

Hodiaŭ, la verkaro de Jules Verne kvalite egalas la verkojn de la grandaj romanverkistoj deknaŭajarcentaj, kaj estas konsiderata plene literatura.

 

«Ĉar mi amas promeni en Amieno, kaj mi estas ofta vizitanto de la proksima teatro, mi certe ŝatus ĉi tiun ludejon, instalitan ĉi tie en 2019 kaj inspiritan de miaj romanoj.»

13 square

traduction réalisée par l'association Esperanto 80