Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

Horloge

Aronnax
la Horloĝo

La virino en la romanoj de Jules Verne

Tiu femina reprezentado de Printempo donas la okazon mencii kelkajn virinfigurojn en la verkaro de Jules Verne. Li skribis aventurajn romanojn, kiuj disvolviĝas en landoj foje danĝeraj. Tiel li pravigis, ke troviĝas malpli da feminaj personoj en la romanoj. Eĉ ekzistas grandaj romanoj sen femina persono, kiel Dudek mil leŭgoj sub la maroj, La mistera insuloRobur la konkeranto. Tiusence, la verkaro de Jules Verne reflektas sian epokon, en kiu la virinoj ne ludis elstaran rolon.

 

«Tamen, en miaj romanoj, estas belaj feminaj figuroj: la voluptama Auda (Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj), la ĉarma Le-u (La turmentoj de ĉino en Ĉinio), la revema Helena Campbell (La verda radio), la kuraĝa Dolly Branican (Mistress Branican), la alloga Stilla (La karpata kastelo), aŭ La zorgiga Sangar (Mikaelo Strogoff). Kelkaj fraŭlinoj renkontas amon je la fino de romano: Mary Grant (La infanoj de kapitano Grant), Nadia Fedor (Mikaelo Strogoff) aŭ Nell (La Infano de la Kaverno).

 

Sed, certe, esprimo de ampasio ofte okupas malmulte da spaco en miaj rakontoj.

 

En 1889, mi ricevis agrablan viziton. Juna usona ĵurnalistino, Nellie Bly, venis saluti min en Amieno la 22an de novembro. Ŝi provis superi la grandfaron de Fileas Fogg.en mia Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj …»

14 horloge

traduction réalisée par l'association Esperanto 80