Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

Cimetière

Aronnax
Tombejo La Madeleine

La tombo de Jules Verne

La tombo de Jules Verne estas unu el la plej impresaj en la tombejo La Madeleine.

 

Forpasinte la 24an de marto 1905, la verkisto estis entombigita la 28an de marto. Unue, lia tombo estis simpla cementa plato kun tiuj vortoj «Jules Verne 1905». Poste, lia familio mendis skulptaĵon por ornami ĝin. La skulptisto Albert Roze konas Jules Verne ekde la 1890aj jaroj. La skulptisto jam realigis marmoran buston de la romanisto, kaj, kiam mortis la aŭtoro, li muldis medalionon, ian mortan maskon nuntempe konservatan en la Domo de Jules Verne.

 

Roze kreis gipsskulptaĵon titolitan «Al senmorteco kaj eterna juneco»: ĝi montras la verkiston levantan la supran ŝtonon de sia sepultejo, kun la dekstra brako etendita al la ĉielo. Unua versio de tiu alegorio de senmorteco kaj literatura gloro estis prezentita en Salono de Francaj Artistoj en 1907, antaŭ realigo el marmoro, kaj instalo sur la tombon de la romanisto la saman jaron. Malantaŭ la skulptaĵo, la monumento dezajnita de la arkitekto Edmond Douillet, memorigas la arkitekturon de templo, kun ĝiaj frontono kaj kolonoj.

 

Tiu tombo estas klasifikita en la listo de Historiaj Monumentoj de 1995.

16 cimetière

traduction réalisée par l'association Esperanto 80