Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

crotoy2

Aronnax
Le Crotoy

Sur kaj sub la maroj

En 1865, mi malkovris Le Crotoy, kie mi alvenis pro sanproblemoj. Ĝi estas malgranda haveno, kie mi restas kelkajn semajnojn. Ekde tiam, kun mia familio, ni luprenas vilaon por reveni tien ĉiusomere.

Ĝuste en Le Crotoy mi komencis verki la romanon Dudek mil leŭgoj sub la maroj. Ĝi riĉiĝis danke al spertoj travivitaj en kontakto kun la maro, danke al konversacioj kun maristoj aŭ navigado sur boato, kiun mi aĉetis, la Saint-Michel.

En marto 1869, ni forlasis tiun vilaon, kaj luprenis iom pli grandan domon je strato Jeanne d'Arc de la sama haveneto (nun estas kajo Léonard). Ĝi estas dependaĵo de la posedaĵo, kiu apartenis al la poeto Millevoye. Mi pensis definitive forlasi Parizon kaj loĝi en Le Crotoy, do mi luis ĉi tiun domon la tutan jaron kaj farigis renovigojn en ĝi.

La 15an de julio 1870, komenciĝis la milito inter Francio kaj Germanio kaj mi estis mobilizita en Le Crotoy, nun mia laŭleĝa loĝejo.

En julio 1871, mi fine decidis ekloĝi en Amieno, granda urbo. Sed tio ne estis la fino de miaj vojaĝoj al Le Crotoy:⁠ ĉiusomere, ĝis 1875, mi revenis al mia Saint-Michel en la malgranda haveno de la golfeto (kie enfluas la rivero Somme).

Crotoy

traduction réalisée par l'association Esperanto 80