Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

Eglise stmartin

Aronnax
Preĝejo Sankta Marteno

Jules Verne kaj la kvartalo Henriville

«La kvartalo Henriville estas ja mia kvartalo. Ekde septembro 1873, kiam mi aĉetis la domon 44 bulvardo Longueville, kaj poste kiam mi estis en la granda domo strato Charles-Dubois, kaj entute ĝis 1905, mi loĝis en tiu kvartalo.

 

En 1875, en Ideala urbo, en kiu mi imagas min en la estonteca Amieno, mi vidas la straton Lemerchier plilongiĝi preter la limojn de la vidkampo, kun longa vico da belaj domoj, dum, la antaŭan tagon, plu estis kamparo! Kvazaŭ tie subite kreskis nova kvartalo kun siaj loĝejoj kaj preĝejoj. Hodiaŭ tiu kvartalo ekzistas, kiel mi ĝin sonĝis!

 

Eĉ se miaj agadoj plej ofte kondukas min al la centro de Amieno, mi ankaŭ ŝatas promeni en ĉi tiu kvartalo aŭ viziti amikojn, kiuj tie loĝas.»

 

Jules Verne povis vidi la konstruadon de la preĝejo Sankta-Marteno inter 1869 kaj 1874 laŭ planoj de la amiena arkitekto Louis Henry Antoine. La konstruaĵo situas en la kvartalo Henriville sur placo ĉirkaŭita de arboj kaj domoj.

 

Ĝuste en tiu ĉi preĝejo okazis la funebra ceremonio, la 28-an de marto 1905, kvar tagojn post la forpaso de Jules Verne, kun ĉeesto de multaj famuloj kaj anonimuloj venintaj por lin omaĝi.

St Martin 2

traduction réalisée par l'association Esperanto 80