Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

SHP © archives

Aronnax
la Hortikultura Societo

Jules Verne kaj la Hortikultura Societo

Amienano de 1871, mi volis aliĝi al pluraj asocioj. Inter ili, la Hortikultura Societo de Pikardio estas aparte proksima al mia koro, ĉar en tiu asocio mi ofte revidas proksimulojn, kiel miajn amikojn Edouard Gand, Auguste Dewailly, kaj Alphonse Decaix-Matifas, kiun mi regule renkontas ĉe la municipa konsilio.  Mi estas membro de la Urba Konsilio ekde 1888.

 

Ĝuste en 1889, mi aliĝis al la Hortikultura Societo, kvankam mi estas perfekta nescianto pri botaniko! Imagu mian surprizon, kiam Decaix-Matifas, la prezidanto de tiu asocio, petis min eldiri paroladon ĉe ties jarkunveno la 22an de februaro 1891. Mi akceptis, tamen publike konfesis mian plenan nekompetenton pri hortikulturo. Tiu kunveno okazis en la urbodomo kaj ĝi titoliĝas «Tro da floroj!».

 

Du jarojn poste, mi estis denove petita eldiri paroladon por la kvina solena seanco de la Hortikultura Societo, okazinta la 25an de février 1894 en la Cirko (kiun mi inaŭguris en 1889). Tiam, mi humure prezentis la zorgojn de homo petita prezidi kunvenon: «La malgraŭvola Prezidanto».

 

Post kiam nova konstruaĵo estis starigita por la Hortikultura Societo ĉe strato de Boucaque (hodiaŭ strato Le Nôtre), kaj inaŭgurita la 27an de marto 1898, mi denove ĉeestis, sed tiam mi ne eldiris paroladon...

batiment SHP © archives

traduction réalisée par l'association Esperanto 80