Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

Square Jules Verne

Aronnax
Skvaro Jules Verne

La monumento Jules Verne

La 9an de majo 1909, la Akademio de Sciencoj, Literaturo kaj Artoj de Amieno donacis tiun monumenton kaj oficiale transdonis ĝin al la urbo dum impona kaj solena ceremonio. Ĝi honoras Jules Verne, kiu estis elektita plena membro de la Akademio en 1872, regule partoprenis ĝiajn renkontiĝojn kaj estis ĝia jara direktoro en 1875 kaj poste ankaŭ en 1881. Post la forpaso de tiu elstara verkisto la 24an de marto 1905, la Akademio tuj dissendis publikan alvokon cele al kolekto de la monrimedoj necesaj por la realigo de tiu verko.

La inaŭguro de la monumento estigis grandajn festojn en la ĉeesto de multaj moŝtuloj, inter kiuj sin trovis S-ino Honorine Verne, lia filo Michel, liaj tri nepoj, kaj Jules Hetzel la filo, la eldonisto de Jules Verne.

La busto estis skulptita far Albert Roze kaj ĝi montras Jules Verne en la plej fortaj jaroj. Li esploras la grandegan spacon antaŭ si, kiel unu el la bravaj kapitanoj de liaj romanoj, la kapitano Hatteras. Sur la dorso de la monumento estas gravuritaj la titoloj de la plej multe konataj romanoj de la serio «Eksterordinaraj vojaĝoj».

La 5an de junio 1910, estis fotita ĉe tiu monumento la ĉeestantaro de la Nordfranca kongreso de Esperanto.

La 29an de julio 2015, estis fotitaj ĉe tiu monumento la pli ol 50 kongresanoj de la UK-o en Lillo, la homoj, kiuj vizitis Amienon kadre de la merkreda ekskurso.

La skulptisto Albert Roze ankaŭ faris la funebran monumenton de Jules Verne nomatan «Vers l’immortalité et l’éternelle jeunesse» (Al senmorteco kaj poreterna juneco) en la tombejo La Madeleine.

Square Jules Verne

traduction réalisée par l'association Esperanto 80