Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

MontPlaisir

Aronnax
la skvaro Montplaisir-Joffre

Jules Verne revas la estontecon de Amieno

« Tiu ĉi loko multe ŝanĝiĝis de kiam mi unuafoje vidis ĝin. Ĝi estas la deirpunkto de mia romano titolita Ideala Urbo, kiun mi legis antaŭ la Akademio de Amieno la 12-an de decembro 1875, kaj en kiu mi trovas min en Amieno de la estonteco. Elirante el mia domo iun matenon, mi konstatas, ke la urbo draste ŝanĝiĝis, kvazaŭ dum la antaŭa nokto kreskis novaj kvartaloj fulmrapide kiel fungoj. Mi tuj malkovros tutan serion da pli-malpli gravaj ŝanĝoj tra la tuta centro de Amieno.

 

Ideala urbo estas stranga eta rakonto, en kiu mi enscenigas min mem.

Mi precipe elvokas tiun ĉi lokon, tiam ĝi estis placo Montplaisir, kaj nun placo de Maréchal Joffre, la bulvardojn, la ĝardenojn, la monumenton pri la famuloj de la regiono Pikardio, kaj la muzikokioskon, kiu ekzistis tiam kaj kie koncertoj estis regule okazigataj. Tie, mi tiam aŭdas la «muzikon de l’ estonteco»: «Ne plu estas melodio, nek takto, nek harmonio! Nur konfuzo sur senmezureblaĵo! Ia kvintesenca vagneraĵo! Sonoralgebro! Triumfo de disonancoj!»

MontPlaisir

traduction réalisée par l'association Esperanto 80