Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

maison Jules Verne

Aronnax
Domo de Jules Verne

Jules Verne en sia ĉiutaga vivo

Alveninte en Amieno en julio 1871, mi decidis ekloĝi en ĉi tiu “domo kun ronda turo” ĉe 2 strato Charles-Dubois en oktobro 1882 kaj mi restis tie ĝis 1900. Aliaj lokoj povus esti nomataj “Maison de Jules Verne”, kiel ekzemple la domo je numero 44 de la nuna bulvardo Jules-Verne.

En tiu tempo, mi estis ĉe la kulmino de mia gloro, kaj tutmonde konata pro miaj "eksterordinaraj vojaĝoj". Ĉi tiu loĝejo estas samnivele kun mia populara sukceso. Mi aranĝas tie balkostumojn, mi ricevas ĵurnalistojn el la tuta mondo kaj montras al ili la domon. Oni ekstaziĝas pri la riĉeco de mia persona biblioteko kaj oni miras pri la modesto de mia studkabineto. Oni fotas la grandan salonon, min kun mia edzino Honorine sur la sojlo de la vintra ĝardeno, ankaŭ min kun mia hundo en la ĝardeno.

La urbo Amieno aĉetis tiun domon en 1980. Hodiaŭ, amienanoj kaj turistoj el la tuta mondo havas la privilegion malkovri ĝin, kvazaŭ oni ĵetiĝus en libron. En la teretaĝaj ĉambroj, aŭdante la originajn pargetajn latojn knari, vi povus eĉ ekpensi, ke Jules Verne mem venos por vin kore saluti.

Estu bonvenaj, vi estas ĉe Jules Verne!

La 15an de decembro 2019, en tiu domo, estis prezentita dufoje teatraĵo kun la temo: imagita renkontiĝo kaj babilado inter Jules Verne kaj d-ro Zamenhof, la kreinto de la Lingvo internacia Esperanto.

maison Jules Verne

traduction réalisée par l'association Esperanto 80