Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

Cirque

Aronnax
cirko Jules Verne

La cirko Jules Verne

«Kiel urba konsilanto de jam pli ol unu jaro, al mi alfalas la honoro eldiri la inaŭguran paroladon por la nova cirko, la 23-an de junio 1889. Je tiu okazo, la paradorkestro de Amieno kaj aliaj muzikaj societoj de la urbo aranĝis elstaran koncerton.»

 

Laŭ la gazetaro, la verkisto montriĝis brila antaŭ la tri mil ĉeestantoj. Lia dudekminuta parolado estis plurfoje interrompita per bravokrioj kaj aplaŭdadoj. Jules Verne decidis proponi al siaj aŭskultantoj etan vojaĝon, image gvidi ilin en, ĉirkaŭ kaj super tiun novan cirkon, kun ĝia monumenta portiko, malsupren al maŝinaro en la subteraĵo de la alligita konstruaĵo, superen per ekflugo al la kupolo, ree malsupren al la loĝioj, la staloj, la scenejo kaj la sidŝtuparoj.

 

«Oni foje asertas, ke mi iniciatis tiun projekton, sed tio ne estas vera. Tiu fortika cirko estis konstruita en Amieno danke al la iniciato de ĝiaj urbestro Frédéric Petit kaj magistrato. La arkitekto Emile Riquier konceptis ĝin. De 1889, la cirko ricevas ne nur cirkajn spektaklojn, sed ankaŭ teatraĵojn, koncertojn kaj mitingojn.»

Cirque

traduction réalisée par l'association Esperanto 80