Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

bibliothèque

Aronnax
Biblioteko

La Biblioteko Ludoviko Aragon

La kolekto Jules Verne

«Ĉiuj scias, ke mi ĉiutage frekventas la sciencan kaj teknikan bibliotekon de la Amiena Industria Societo, kie mi kutime trovas materialon por nutri miajn romanojn. Sed, ankaŭ la Biblioteko de Amieno, situanta strato de la République, interesas min. Kiel municipa konsilisto, mi apartenas al la «komitato pri kontrolo kaj akiro de libroj por la biblioteko de Amieno» de 1888 ĝis 1904. Mi eĉ donacis al ĝi 40 volumojn de miaj verkoj en 1895.»

 

Alia grava renkontiĝo inter Jules Verne kaj tiu biblioteko okazis en 2000, kiam la metropolo de Amieno (la urbego kaj ĝiaj ĉirkaŭaj urboj kaj vilaĝoj) akiris la kolekton Gondolo della Riva, dediĉitan al la verkisto, lia verko kaj ĝia disvastigo tra la mondo. Konservita en tiu ĉi konstruaĵo, ĝi konsistas el preskaŭ 20 000 dokumentoj kaj objektoj, kaj enhavas precipe la korespondadon inter la redaktoro Jules Hetzel kaj Jules Verne, plurajn manuskriptojn de la aŭtoro, inkluzive de liaj vojaĝaj kajeroj, kaj personajn objektojn, kiel lian skribotablon aŭ lian mondomapon.

 

Tiu ĉi kolekto servas kiel bazo por la konstanta ekspozicio en la Domo de Jules Verne, kie videblas preskaŭ 800 artefaktoj.

08 julius

traduction réalisée par l'association Esperanto 80