Votre navigateur est obsolète!

Mettez à jour votre navigateur pour afficher correctement ce site Web. Mettre à jour maintenant

×

musée

Aronnax
La Muzeo de Pikardio

Jules Verne vizitadas la Muzeon de Pikardio

«La Muzeo de Pikardio estas novigo por la 19-a jarcento. Konstruita inter 1855 kaj 1867, ĝi estas la unua konstruaĵo dezajnita en Francio por funkcii specife kiel muzeo de belartoj kaj arkeologio.

 

Dum mia tuta vivo en Amieno, mi multe interesiĝas pri la Muzeo. De kiam mi ekloĝis en Amienon, mi okupiĝas pri la socia kaj kultura vivo de mia adoptita urbo. Longe antaŭ mia elekto en 1888 kiel urba konsilisto, mi jam plenumis funkciojn ligitajn al loka administrado. Tiel, en 1886, mi estis nomumita membro de la administra komisiono de la Muzeo de Pikardio.

 

En februaro 1888, mi ĉeestis la transdonon de la fama pentraĵo Pro Patria Ludus (Ludoj por la Patrujo), pentrita de Pierre Puvis de Chavannes por la honorŝtuparo de la muzeo. Tie, mi invitis mian amikon Philippe Gille, literaturan kronikiston ĉe Le Figaro kaj aŭtoron de operaj libretoj. La foto, kiu eternigas ĉi tiun momenton, montras, flanko ĉe flanko, Frédéric Petit, la eksiĝintan respublikan urbestron, kaj min, ĉar mi konsentis esti kandidato en lia nova listo.

 

Kiel konsilisto de la magistrato, mi daŭre interesiĝas pri la Muzeo kaj ĝiaj kolektoj. Rimarkinte, ke belaj pentraĵoj ornamas plurajn oficejojn en la urbodomo, mi proponas translokigi tiujn verkojn al la Muzeo, kie pli vasta publiko povos admiri ilin.»

09 musée

traduction réalisée par l'association Esperanto 80